"Malgranda paŝo de unu homo - grandega paŝo de la tuta homaro." © N.Armstrong
"Let my people go!" © L.Armstrong

KACEN
oficiala retpaĝo de la simbola direktigo


Ups, kio estas ĝi?!

Ĉi tie troviĝas oficiala reprezentejo de interreta irado kacen. Ĉi tien oni estas direktataj.

Kion tio signifas?!

Se vi aperis en ĉi tiu retpaĝo, tio signifas nur jenon: vi estis direktita iri kacen. Krudmaniere, sed elegante: per vizitado de ĉi tiu paĝo.

Kiel tio povus okazi al mi?!

Jen la plej oftaj kialoj:

  • Vi tedis vian konaton per viaj stultaj demandoj, petoj aŭ konsiloj;
  • Vi promesis al redaktoro de iu E-revuo artikolon (raporton, recenzon, noticon), sed ne sendis ĝin jam ene de 1 jaro;
  • Vi ofendis vian konaton per malatenta eldiro: tuŝis ties religiajn, politikajn, muzikajn kaj ceterajn vidpunktojn kaj gustojn, aŭ alimaniere penetris lian internan mondon kaj ekkritikis tion, kio karas por li;
  • Vi sendis al via konato 10-foje la saman mesaĝon kun propono aliĝi al vialanda E-asocio;
  • Vi nomis raŭmiston finvenkisto aŭ inverse;
  • Vi proponis reformi alfabeton de Esperanto;
  • Oni aludas, ke oni ne pagos al vi la ŝuldon, ne donos salajron, ne seksumos kun vi;
  • Oni simple ne volas interkomunikiĝi kun vi. Ankaŭ tio okazas;
  • Vi tro ŝatas fotojn de nudaj knabinoj aŭ alimaniere tedegis al ĉiuj esperantistoj.

Certe, ekzistas varianto, ke vi trafis ĉi tien hazarde, trovinte ĝin, ekzemple, per serĉ-maŝino. Do ekcerbumu: eble vi serioze rekonsideru vian vivkoncepton, se eĉ serĉ-maŝinoj proprainiciate direktas vin kacen?

Kion mi nun faru?!

Ni konsilas:

  • Rekonsideri vian rilaton al certaj homoj aŭ aferoj;
  • Serioze koleriĝi je tiuj homoj/aferoj;
  • Fiksi ĉi retpaĝ-adreson kaj sekvafoje sendi ĝin al tiu, kiun VI volas direkti iri kacen.
     

Do, kiel mi nun vivu?!

  • Memoru: vi ne estas la unua kaj ne estas la lasta, kiu estis direktita iri kacen. La retpaĝo estis lanĉita la 17-an de septembro 2005, kaj ekde tiam ekzakte 56061 esperantistoj estis direktitaj iri kacen. Ĝoju!
  • Estu atenta pri falsaĵoj: tiu ĉi retpaĝo estas origina kaj unika. Ni konstante perfektigas ĝin.
  • Sciu: dank`al speciala interaktiva instalaĵo ĉiufoje, kiam iu iras kacen, en la Ĉefsidejo de la Oficiala direktigo el son-aparatoj aŭdiĝas softa malgaja suspiro. Ni estas informataj pri via sorto. Kacen-direktejo amas vin!


© tradukis: G.Arosev kaj V.Melnikov